Carl Van Vechten | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Carl van Vechten | |||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1880 en Cedar Rapids | ||||
Morto | 21-an de decembro 1964 (84-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago Washington High School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Ada Amanda Fitch Van Vechten (en) vd | ||||
Edz(in)o | Fania Marinoff (1914–1964) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo fotisto romanisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl VAN VECHTEN (n. 17-an de junio 1880 en Cedar Rapids, Iovao; m. 21-an de decembro 1964 en Novjorko) estis usona fotisto kaj verkisto. Li estis fama kiel subtenanto de la Harlema Renesanco kaj kiel administranto de la literatura heredaĵo de la usona verkistino, eldonistino kaj mecenatino Gertrude Stein. Dum la 1930-aj jaroj van Vechten komencis per fotoverkoj. Lia ĉefa verkaro troviĝas en la fotokolekto de Carl Van Vechten en la nacia biblioteko de Usono, la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono. Ĝi enhavas 1395 fotojn el la jaroj 1932 ĝis 1964. La plej granda parto de la verkaro konsistas el portretfotoj de elstaruloj, inter ili reprezentantoj de la Harlema Renesanco. Malgranda parto de la kolekto montras usonajn pejzaĝojn.